
|
Ciu vero pasas tri etapojn: Unue gxi mokigxas, sekve gxi perforte kontrauxigxas, finfine gxi akceptigxas kiel memevidenta.
--Schoppenhauer
|
La numero dek neniel specialas--hazarde homoj havas dek fingrojn. Kial esti sklavoj de nia anatomio kaj uzi dek kiel la bazo de nia numera sistemo? Ok aŭ dek ses havus pli da senco. Bazo Dek Ses (2x2x2x2) farus pli mallongajn numerojn, kaj komputiloj uzas ĝin, sed la homa cerbo preskaŭ portas dek objetojn, krom dek ses. Bazo Ok (2x2x2) estus bona kompromiso; la malgranda fingro ĉiuokaze malaperas. Rimarku, ke la Jaro 2000 ne plu estus granda afero: 2000d = 713hd = 3720o. Ni estus aŭ tre antaŭ aŭ tre post la J2K problemo.
Por la vere aventuremaj, estas Balancita Triario. Triaria (Bazo Tri) numera sistemo estas la optima por balanci la kvanto da diĝitoj (ekz. tro en duario) kontraŭ la kvanto da simboloj (ekz. tro en deksesario). Kvankam ordinara Triaria uzas la simbolojn/valorojn 0, 1, 2, Balancita Triario uzas -1, 0, 1. Pro tiu ĝi kapablas reprezenti negativjan numerojn sen kroma simbolo. Rigardu la Balancita Triario ttt-ejon por pli da detaloj.
Ni proksimiĝas al kompreno de konscienco, psikologioj de unu flanko kaj komputila scientistoj de la alia. IBM anoncis planojn konstrui komputilon 1000 foje tiel forta kiel Deep Blue, kiu gajnis super Kasparov ŝakon, kaj finfine ni faros mensojn kiuj konkurentos kun niaj. Por antaŭgusto de la venonta, provu la Creatures 3 simulacio, pri kiu vi povas legi ĉe la Creature Labs aŭ unu el la aliaj Creatures komunumo TTT-ejoj. Post kelkaj horoj rigardante la Nornoj ludantajn, vi povus ekpensi, kiu rigardas vin... (sed la pikseloj de via akvariumo estas etaj vibratantaj 11-dimensiaj ŝnuroj). Ĉu estonta versio de la Nornoj sur via ekrano kapablos pensi kiu rigardas ilin? La MIT Media Lab havas kelkajn interesaĵojn okazantajn ene, sed por reale okulmalfermanta sperto rigardu la Transhumanistoj ĉe la Monda Transhumanista Associo kaj la Extropy Instituto, aŭ la inĝenieroj de paradiso de la Kuraĝa Nova Mondo.
|
|
Tiu malmoderna sistemo kondukis al tiaj embarasoj kiel la lastatempan perdon de $200-miliona Marso-alfluganta satelito, ĵus kiam ĝi atingis sian celon, kvankam la SI estas sufiĉe malnova ke Thomas Jefferson estis subtenanto. Usono SI-iĝos kiam la Britoj komencos veturi dektre. Normoj estas bona ideo, sed iam la bezonita fortostreĉado estas simple tro....
Antaŭ 4000 la Babilonoj dividis la tagon en 24 horoj, la horon en 60 minutoj, kaj la minutomn en 60 sekondoj, eble la plej malnova normo ankoraŭ uzata hodiaŭ. En pli modernaj tempoj tiu maleleganta sistemo atingis novajn nivelojn kun 365.24 tagoj per jaro, bezonanta malordajn korektojn. La situacio petegas elegantan, SI-stilan solvon. Vernor Vinge proponas tian en Deepness in the Sky.