
Ie inter la du mitoj de la "nobla savaĝulo" kaj "civilizacio estas la maldika krusto sur vulkano" troviĝas homa naturo. Bedaŭrinde, strategioj bazitaj sur perforto kaj trompo estas koditaj en niaj simiaj cerboj, kaj ĉiam devas esti regitaj. Bonŝance, kontraŭ-strategioj estas ankaŭ genetike enprogramitaj. Kvankam ekstremoj de homa konduto, povas okazi (Viktoriaj moraloj, etnika purigado), homa naturo tiras socion al ekvilibro ie inter, verŝajne pli proksime al socia akordo. La gluo kunliganta socion estas altruismo, kiu aperas en du formoj: parencara kaj reciproka. Ne estas bone, ke en modernaj tempoj parencaraj ligoj malfortiĝis kiel oni havas ĉiam malpli da infanoj, kiuj loĝas ĉiam pli malproksime el hejmo. Grandaj, anonimaj urboj ne nutras la reputacian kontadon favoran al reciproka altruismo.
| Longe antaŭ li plumskribis la libron kiu pravigis laissez faire kapitalismo, Adam Smith fariĝi la unua evolua psikologisto kiam li rimarkis, ke "Naturo, kiam ĝi formis Homon por socio, donis al li originan deziron plaĉi, kaj originan malinklinon ofendi siajn fratulojn. Ŝi instruis lin senti plezuron en ilia favora, kaj doloron en ilia malfavora rigardo." |
Aliaflanke, moderna komunikadaj teknikoj, kiel la telefono, la interreto, kaj personaj adresaraj datenbankoj, pliigas ligojn inter homoj, kaj certe kredittakso estas reputacio kiu iun sekvas el urbo al urbo.... Kvankam estas riske peni uzi evoluan psikologion por oniajn proprajn celojn (feministoj kaj socia darvinistojr penis kaj malsukcesis), EP proponas ateston, ke la homa besto fakte havas dratitajn mekanismojn kiuj nutras vivadon en socio sen la bezono de kompleksaj, rigidaj leĝoj de supre truditaj. Ni estas ret-pretaj, tuj el la skatolo.
Komuna helpo inter sangaj (genon-dividantaj) parencoj estas la plej malnova formo de altruismo, kaj la plej forta("sango densa ol akvo"). Tiu sugestas ke ni povas atendi, ke 90+% de gepatroj faros la plej bonan por siaj infanoj, aŭ almenaŭ faros por ili pli bone, ol fremduloj farus. Ekstera ĝeno en la edukado aŭ medika traktado de infano ne praviĝas 99% de la tempo, kaj la esceptoj ne pravigos ĝenadon kun la plemulto. Gepatra investado estas forta homa instinkto, kaj la plej bona, kion la registaro povas fari estas simple ne partopreni, aŭ almenaŭ fari politikon kiu plifortigos jam ekzistantajn ligojn (ekz. devigi forestantajn patrojn subteni siajn infanojn) prefere ligojn malplifortigas (ekz. subteni needzigit`ajn patrinojn). Same por senlaboran helpon: fortaj familioj subtenas siajn membrojn; la ludadon de registaro de tiu rolo malplifortigas familiajn ligojn.
Nur kelkaj bestoj--almenaŭ la ĉimpanzo, delfeno, kaj vampira vesperto--faras unu al la alia favorojn, kaj poste atendas estontecan pagon. Tiuj bestoj ankaŭ estas malkutimaj en tio, ke ili havas relative grandajn cerbojn, kondukantaj biologistojn suspekti, ke pligrandigo de la cerbo estas almenaŭ parte kaŭze de la postuloj de kontado de kiu ŝuldas kion al kiu, kaj kiu estas fidinda kaj kiu ne--pli mallonge, reputacio. Se la homa besto estas dratita por fari kaj efikigi kontraktojn, ni devas fidi tiun instinkton, kaj fakte kontrakteco estas la bazo ke komerco, kiu estas kultura universaĵo.
Homo havas dratitan instinkton subteni reputacion per donacado. Antaŭe, kaj ĝis nun en kelkaj socioj, fortuna ĉasisto dividis sian kaptaĵon kun la trajbo, ne nur kun sia familio. La pliigo de lia statuso aŭ reputacio estis kiel mono en la banko, kiun li povis uzi por favoroj poste. Tiun instinkton ni povas fidi por subteni almozdonadon, postule ke ekzistas reputacia kontado. Anonimaj donacoj estas noblaj sed maloftaj; homoj preferas kontribui al la preĝeja kolekttelero, videble de ĉiuj aliaj. Rigardu tiun liston de almozaj rimedoj.
|
Mi kredas la ĝeneralan ekziston de moral instinkto. Mi ĝin konsideras la plej briIa gemo kun kiu la homa karaktero estas sternita, kaj la manko de kiu kiel pli malnobliga ol la plej malbelaj de korpaj misformaĵoj. --Thomas Jefferson
|
Homo povas uzi kelkaj negativajn strategiojn kiu proksimume rilatas al la altruistaj instinktoj, kaj pro tio ni evoluis defendajn instinktojn por ilin kontraŭi. Tiuj "justecaj instinktoj" universale elvokas senton de virta indigno, eventuale kondukanta al pravigita perforton, aŭ almenaŭ evitadon de la kulpulo.
Kelkaj homoj tre lerte trovas manierojn por preni pli da rimedoj ol ili kontribuas, ĉu kviete, kun iu praviĝo ("Doloras mi gambo--hodiaŭ vi iru ĉasi, kaj mi restos hejme kaj gardos la virinojn."). La parazita strategio elvokas malfortan kontraŭ-parazitan respondon kiu pliiĝas malrapide dum tempo. Dekstranaj tendencoj subteni "familiajn valorojn" kaj forturni mallaboremulojn povas eliri el tiu instinkto.
![]()
Homoj havas apartan sensitivon al situacioj, kie iu rompas kontrakton, t.e. friponas, kaj tiu elvokas aparte fortan respondon, subtenitan de sentoj de pravigita indigno. Tiu instinkto subtenas libertarianistajn tendencojn permesi ĉiujn agojn (kaj devigi iun kontrakton) inter konsentantaj plenkreskuloj.
Kelkaj psikologistoj teoriadas, ke ekzistas kontraŭ dominada instinkto kiu kondukas al indigno aŭ perforto kontraŭ riĉa kaj avara homo. Tiu originas en la ĉasist-kolektistaj tagoj, kiam sukcesa ĉasisto kun kaptaĵo revenis hejmen kun pli da viando ol li povas manĝi, kaj dividado aĉetis al li bonvolon kaj pliigitan statuson de la aliaj membroj de la trajbo. Iu unu homo, malgraŭ kiel forta aŭ sukcesa, kiu ne dividis sian fortunon, estis submetita al perforto de koalicio da pli malfortaj viroj, aŭ eĉ de unu malfortulo atendita la ĝustan momenton por embusko. Maldekstrana "politiko de envio" povas eliri de tiu instinkto.
Vi povas legi pri la kontraŭ-dominada instinkto en la artikolo Injustice, Inequality and Evolutionary Psychology de Bruce Charlton, kaj en tiu ludteoria klarigo de kiel homoj postulas sian 'justan porcion'.
Reputacio estas kiel ni kontadas pri kiu kiom kontribuas, aŭ kiom prenas; klaĉo estas la komunikilo per kiu ni la konton sciigas unu al la alia. Ni havas emon disvastigi pli da negativa klaĉo ol pozitiva, verŝajne ĉar negativa klaĉo, malpliigante la reputacio de unu, pliigas la reputacio de la parolanto. Moderna tekniko ege plifortigas nian eblecon sekvi homojn kaj iliajn reputaciojn (tial la rezistmovadoj al "protektado de persona dateno" kaj "rajto al privateco"), ekz. kreditaj raportoj kaj aliaj datenbankoj. ![]()
Tiuj, kiuj argumentas por premdevigaj solvoj al sociaj problemoj penas sing pravigi per aserto de iu-ajn "malsukceso" en la merkato aŭ homa naturo, ekz. modernaj urboj estas tro anonimaj por estigi altruismon; moderna familioj estas tro malfortaj por fidinde zorgi infanojn, maljunulojn, aŭ invalidojn; firmaoj obseditaj pri profito havas interesojn ne liniigitaj kun tiuj de socio, ktp. Momente forgesante la moralecon de premdevigado, malverŝajnas, ke centraligita registaraj solvoj, ankoraŭ submetita al la malfortaĵoj de homa naturo sed tute sen la justecaj instinktoj kiuj aktivas nur sur loka komunuma nivelo, estus iom pli bone. Fakte, estas pli verŝajne ke la proponitaj premdevigaj solvoj estas kaŝita parazitismo, malgraŭ la nobla esprimita pravigo, kaja tial devas esti firme rezistitaj.
Resume, ni devus fidi nian naturon kiam ĝi subtenas moralan konduton aŭ malhelpas malmoralajn agojn, kaj peni malinstigadi negativajn, perfort-bazitajn strategiojn kiuj estas enkoditaj en niaj naturoj.
| Natura | Malnatura | |
| Morala | Fidi nian naturon, kaj uzi ĝin | Instigi nian naturon |
| Malmorala | Kontraŭi nian naturon | Relaksi kaj fidi nian naturon |