
Politikistoj promesantaj decideman registaran agadon havas evidentan avantaĝon sur libertarianistoj rekomendantaj merkate bazitajn solvojn. Kvankam malpli videbla, m Though less visible, merkate bazitaj solvoj havas plurajn enajn avantaĝojn sur politikajn solvojn, inkluzive:
|
Mi nek kredas nek rekomendas la iniciaton de perforto kiel metodo por atingi politikajn aŭ sociajn celojn. --Ĵuro de la Libertarianista Partio
|
Sube estas kelkaj ekzemploj de liber-merkataj solvoj al kelkaj el hodiaŭaj diskutataj demandoj. Vi povas ankaŭ rigardi la 10 Paŝoj por Repari Usonon de Larry Elder, kiu proponas libertarianistajn solvojn ordigitajn per la sia graveco.
Sen leĝo aŭ procezo, The Nature Conservancy defendas la medion kiel pli eble rekte kaj honeste: ili ĝin aĉetadas. La Konstitucio postulas, ke kiam la registaro forprenas propraĵon ("forpreno"), la posedanto devas ricevi justan kompenson, sed lastatempe tiu rajto estas malrespektita. The Nature Conservancy plenumas du moralajn postulojn: protektado de la medio por ni kaj niaj infanoj, pagante kolektive, sen legale rabi individuajn posedantojn. Viaj donacoj ĝin ebligas. ![]()
La ombra ekonomio estas tiu kampo, kie volontaj interŝanĝo malpermesiĝas, ekzemple aĉetado dum milito de viando preter via porcio, aŭ cigaredoj sen impostoj, aŭ alkoholo dum Prohibicio. En hodiaŭa Usono, estas tri ĉefaj "pekoj" kiuj konstituas la plejparton de la ombra ekonomio: prostituado, vetludado, kaj malpermesitaj drogoj. Estas la Droga Milito kiu nun faras la plejmulton da viktimoj kaj plenigas niajn malliberejojn, sed la ĉiu agado en la ombra ekonomio havas multe komune:
Altaj profitoj kaj manko da viktimoj povigas la partoprenantojn subpagi la policon rigardi aliloke, aŭ almenaŭ ĝeni nur la pli malfortajn ludistojn. La plej insida rezulto de la ombra ekonomio estas registara koruptado. Okazoj sur la Usona landlimo kun Meksikio estas pli kaj pli ĝena, sed nenio kompare kun la potencio por interna koruptado, kiel la minaco de la Rusa mafio.
La libertarianista solvo? KorupCorruption only grows in the shadows, so shine a bright light on it: legalize all victimless crimes. Once this activity is out in the open, it can be policed and regulated.
Listen to an excellent discussion on drug legalization at Talk of the Nation.
|
La beleco de la dua amendo estas ke ĝi ne bezoniĝos ĝis ili penos ĝin forpreni.
--Thomas Jefferson
|
La 2a amendo al la usona konstitucio garantias la rajton porti armilojn ne nur por ĉasado, ne nur por persona sindefendo, sed por kolekta defendo kontraŭ opresa registaro. Manke historan perspektivon, multaj hodiaŭ konsideras tiun vidpunkton anakrona, sed la hodiaŭa nivelo de impostado kaj registara sintrudo en personaj liberoj kondukus al tumultoj antaŭ nur cent jaroj antaŭ. La plej bona maniero por tuj malpliigi la pafilan merkaton estas malpliigi la ombran ekonomion per leĝigado de senviktimaj krimoj. Senmilitecigo de tiu grandega parto de la ekonomio farus virtan cirklon kiel pliiĝantaj nombroj da homoj sentis sufiĉe sekura por ne bezoni pafilojn. La alta usona nivelo de murdo falas nivelon tre tipan de okcidenta industria lando kiam vi forprenas la statistikon rilatitan al la drogmilito.
Legu bonegan, senantaŭjuĝan artikolon de Cathy Young en Salon pri la avantaĝoj de posedado. Por ekonometrika analiso, rigardu kion diras John Lott.
IV. Almozdonado: La Tria Kolono de Islamo|
...feliĉeco ne atingeblas sen bonaj faroj kaj justaj kaj pravaj agoj...
--Leon Battista Alberti
|
Propronantoj de registara monopolio de bonfarado emas fari tipan psikologian eraron: ĉiu el ni fidas sin mem fari bone, sed ne fidas iun alian kontribui. Fakte, ne estas donacema besto, uzanta donacojn por reciproka altruismo (komerco), plibonigante reputacion, kaj atingante statuson. Tiu tendenco faris kaj kontinuas financi multe el la plej bonaj universitatoj de Usono. Nia prospera industrio de almozdonado estas nur ombro de sia ebleco, finus ni la maljustan konkurencon de la registaro.
Legu pli pri la donacema instinkto kaj ĝia rolo en la Open Source movado. Aŭskultu bonegan diskuton pri almozdonado ĉe Talk of the Nation
Iu-ajn, kiu dubas la almozdonadan instinkton devus rigardi la suban liston da almoza organizoj, kiu eĉ ne inkluzas individuajn almozfondaĵojn.
|
Trompdemando: Kiu estis la ĵusta elekto en la lastatempa voĉdono en Kalifornio pri Proposition 227:
Libertarianista respondo: Ni ne devas voĉdoni pri tiu demando! Kvankam oni povas havi sian propran opinion pri kiu instrua metodo pli bonas, ĝi vere estas afero por individuaj lernejoj kaj gepatroj decidi. Ambaŭ solvoj povas kunekzisti, en senlimaj variantoj, kun finfine decidas la merkato. Politikigo de demando kondukas al amara debato el kiu eliras unu-grando-por-ĉiuj decido kiu plaĉas al neniu.
Privatigo de edukado liberigus ĉiun individuan lernejon novenkonduki kaj respondi al siaj klientoj: la gepatroj kaj lernantoj. Klientoj povas kontinue montri sian aprobon per siaj monujoj kaj siaj piedoj. Kreditila sistemo liberigus malriĉajn lernantojn iri al aliaj lernejoj, kiuj fariĝus tiel responsiva, kiel firmaoj en iu alia servisa industrio. Kial 75% de nigrulaj gepatroj preferas liberan elekton de lernejoj? Rigardu kiel la hipokritoj en Kongreso sendas siajn infanojn al privataj lernejoj. Rompu la registaran monopolion!
|
La dua trajto, kiu ege malplaĉas al mi, estas la forlaso...de la principo de turnado en posteno, aparte en la kazo de la Prezidento. Rezono kaj sperto nin sciigas, ke la unua magistrato estos ĉiam reelektita se li povas estis reelektita. Li tiam estas oficero dumviva....Eduku kaj sciigu la popolon....Ili estas la sola fidita por la konservado de nia libereco. --Thomas Jefferson
|
Kontribuado de mono al politika kandidato konstituas liberon de parolo, do ĝi ne povas esti limigita per la Konstitucio. Kvankam la ideo estas surface alloga, limoj kontraŭ kampanja financado fakte malpliigas aliron por novaj, malpovaj kandidatoj kaj historie senpovigitaj grupoj, favorante la posten-tenantan kaj la jam pov-tenantaj. Ĉu estas alia maniero certiĝi, ke mono ne aĉetu influon? Open Secrets rigardadas kiu donas kiom al kiuj kandidatoj, kaj publikigas la numerojn. Ni estas libera kontribui al kiu ni volas, kaj ankaŭ por elekti kiun ni volas, armita kun informo.
Termlimoj certigus ke posten-tenado ne plu sinonimu kun elekta gajno. Termlimoj solvas problemo de kolekta ago kiun ordinara voĉdonado ne povas. Ni jam havas du-terman limon por la Prezidento, kaj ni povus ankaŭ por la aliaj postenoj.
|
Estas rajtoj, kiujn oni cedas vane al la registaro, kaj kiun registaroj ĉiam povis sintrudi. Tiuj estas la rajtoj al pensado kaj publikigado de niaj pensoj per parolado aŭ skribado; la rajto al libera komerco; la rajto al persona libero. --Thomas Jefferson
|
Se ni vere volas malpliigi tutmondan malriĉecon, vi vigle kaj konforme propagandos la samajn principojn kiuj jam kreis kreskon kaj prosperon al la industriita mondo. Demokrateco estas postulita kondiĉo, sed ne sufiĉa: ekonomika libereco kaj la reĝado de leĝo estas preskaŭ tiel gravaj. La Indekso de Ekonomika Libereco taksas ĉiun landon en la mondo per kelkaj faktoroj kiuj korelativiĝas kun disvolviĝado, kiel la reĝado de leĝo kaj protektado de privata propraĵo, Transparency International taksas landojn per ilia nivelo de koruptado, kaj Human Rights Watch monitoras personan liberecon. Kompreneble, malriĉeco troviĝas ne nur en la tria mondo; la industriita mondo estas ankaŭ malproksimee de perfekteco en sia kompreno kaj aplikado de tiuj principoj.
La revo de Karl Marx de la laborista proprietaĵo de la rimedoj de produktado finfine realiĝas: ĉe la fino de la jarmilo en Usonon, 76 miliono individuoj, el 43% de hejmoj, proprietas akciojn aŭ rekte aŭ en fondoj, kaj la nombro ankoraŭ pliiĝas. Tiu glora demokratigado de proprieteco de kapitalo okazas kun la helpo de floranta industrio de investado, inkluze makleristojn kiel Charles Schwab kaj fontoj de edukado kaj informo kiel The Motley Fool. Malaltaj impostoj kaj individua investado povigas ordinarajn homojn akiri la kapitalon por liberiĝi el la bezono labori: liberiĝo devus esti atingebla al ĉiu en ĉiuj liberaj landoj. Bedaŭrinde, en la plejparto de la okcidenta mondo, laboristoj suferas feŭdajn impostsistemojn, ne povante liberiĝi kaj depende de la kaprico de la Ŝtato por provizado en maljuneco aŭ tempo de bezono. Hodiaŭaj laboristoj pagas por hodiaŭaj pensionuloj en neeviteble mallarganta piramido; tiaj piramidludoj estas mallegalaj kiam iu-ajn krom la registaro ilin faras. La libertarianista solvo estas instigi ĉiun, komence kiel eble frue en infaneco, ŝparadi por si mem. Se Usono havus privatan pensian sistemon kiel en Chileo, ni ĉiu pensioniĝus milionuloj. Ĉiu legu la libron La Plej Riĉa Viro en Babilono, kaj frapadi en la kapon de ĉiu infano: ŝparadu 10%, malgraŭ kiel juna aŭ kiel maljuna, aŭ kiel riĉa aŭ kiel malriĉa.