
Definoj diversas, sed libertarianistoj opinias, ke demokrateco estas bezonata sed ne sufiĉa kondiĉo por justa kaj prospera socio. Malmultaj kromaj reguloj estas bezonataj, simplaj sed gravaj, bazitaj sur du funamentaj konceptoj: perforto kaj propraĵo. Kontraŭe al populara opinio, la plejparto de libertarianistoj ne tute kontraŭas registaron aŭ eĉ la uzon de perforto: ili subtenas, ke la registaro faru sian limitan legitimatan rolon sur taŭga nivelo.
Kiel la nomo sugestas, libertarianistoj (ankaŭ nomitaj klasikaj liberalistoj aŭ marketaj liberalistoj) estimas liberecon, kaj la plej granda minaco al libereco estas perforto, aparte kolektiva perforto. Perforto legitimiĝas nur en la defendo de propraĵo, kontraŭ mallegitima perforto iniciatita por forpreni propraĵo el sia posedanto. Ĉiuj legitimaj interŝanĝoj de propraĵo estas libervolaj de ambaŭ flankoj, kaj ĉiuj libervolaj interŝanĝoj de propraĵo estas legitimaj. Facilas akordi kun tiu en principo, sed principojn en facilas ĉiam sekvi. Ĉiu fidas sin mem uzi liberecon saĝe, sed la plejparto de ni malfidas la instigojn kaj diskreton. Ni sekve tro pretas uzi perforto por limi la personan kaj ekonomian liberecon de aliaj, ekz. iliajn liberecon fumi tion kion ili volas, aŭ labori kiel, kiam, por kiom kaj kun kiu.
Se perforto estas legitima nur en defendo de propraĵo, multaj hodiaŭaj uzoj de perforto estas mallegitimaj. "Senviktima krimo" estas sensenca oksimorono; malgraŭ la malagrableco de iliaj agado, du plenkreskuloj libere partoprenantaj en iu el la tri ĉefaj malpermesitaj pekoj--drogoj, prostituado, kaj vetludoj--ne faras krimon. Uzi perforton por ilin halti aŭ puni estas mallegitima, kaj vere krimo..
| Donita la sekuran posedon de senŝirma ŝtono, viro ĝin ĝardenigos; donita naŭjaran luon al ĝardeno, li ĝin dezertigos...La magio de propraĵo faros oron el sablo.... --Arthur Young, Vojaĝoj, 1787 |
Via plej grava posedo estas kompreneble via persono, via korpo kaj menso. El tiu originas via rajto al vivo kaj libereco. Oni povas rigardi infanojn ankaŭ kiel tia propraĵo, etendiĝoj de siaj gepatroj ĝis ili atingos la aĝon de plenkreskuleco kaj mem iĝos sendependaj, sin-posedantaj individuoj. ![]()
Fizika propraĵo estas tio, kion ĉiu komprenas kiel propraĵo. Vi havas la rajton akiri, regi, kaj uzi fizikajn aĵojn. Se vi havas teron kaj la rajton planti sed ne la rajton elfosi nafton aŭ mineralojn, vi ne havas plenan proprieton de la tero.
Iu plenkreskulo rajtas volonte eniri devigan kontrakton kun iu alia, interŝanĝe iun varon aŭ servison por alia. Geedzeco estas ekzemplo: iu malobeo de la geedziĝaj promesoj estas rompo de kontrakto, rajtige la geedzo al kompenso.
Vi posedas kelkajn abstraktaĵojn kiun malfacilas tuŝi, ekzemple via bona reputacio. Se iu malvere difektas vian reputacion buŝe aŭ prese, vi rajtas al kompenso por kalumnio.
|
|
La unuaj kvin ordonoj baziĝas sur tio, kio vi estas la proproĵo de aliaj, unue de Dio kaj due de viaj gepatroj, kaj instruas al li obei. La duaj kvin diras, ke vi respektu la propraĵon de aliaj homoj, komence kun iliaj persono (6), kontraktoj (7), fizika proproĵo (8), kaj bona nomo (9). La deka ordono avertas vin eĉ ne pensi rompi la aliajn. Nia intuicia, eĉ instinkta, compreno de justo kaj maljusto estas fakte klarigebla sur la bazo de propraĵaj rajtoj.
La supraj definoj de propraĵo premesas ke oni jam havas propraĵon, sed kiel oni ĝin havigas? Robert Nozick definis du principojn per kiuj oni povas juste ricevi propraĵon: akirado kaj transdonado. Laŭ la unua, oni povas juste preni tion, kio ne jam apartenas al iu alia. Laŭ la dua principo, oni povas libere transdoni al iu alia propraĵon kiun oni jam juste akiris, per aŭ origina akiro aŭ transdono.
Tiu principoj kondukas al interesa demando: Kiel forigi nevolitan propraĵon? Dangerajn kemiaĵojn, rompitan meblon, aŭ malfacilan infanon oni ne povas simple forlasi sur la strato. La propraĵo povas havi negitivan valoron; proprieteco portas kune respondecon, kaj la principo de justa transdonado postulas volontan ricevanton.
La ĉefa rolo de registaro estas la protektado de propraĵo. Civitanoj volonte delegis al la registaron sian individuan rajton uzi perforton, divido de laboro kiu, pluraj homoj akordus, kondukas al pli pacema kaj civilizita socio. Registaro plure similas al firmao aŭ iu alia organizo. Ĝi faras servisojn (definiitaj per konstitucio por registaro aŭ kontrakto por firmao) por kiuj ĝi ricevas pagon (impoŝtojn por registaro aŭ ekpago por firmao). Same, kiel firmao ne povas fari servisojn preter sia kontrakto kun kliento, registaro ne povas agi preter sia aŭtoritato delegita al ĝi en la konstitucio. Tamen, kompare kun firmao, registaro havas kelkajn gravegajn malsimilojn:
Malgraŭ la unikeco de sia organizo, la laboristoj en la registaro restas malfortaj homoj, do la danĝero de koruptado ĉiam subatendas, postule striktajn sekurigilojn. La plej signifaj sekurigilojn estas:
|
Kiam ĉiu registaro, enlanda kaj eksterlanda, en aferoj malgrandaj kaj grandaj, allogiĝas al Washington kiel centro de ĉiu povo, ĝi faros senpovaj ĉiujn limojn de unu registaro kontraŭ alia kaj iĝo tiel korupta kaj opresa kiel la registaro el kiu ni apartiĝis. --Thomas Jefferson
|
La Konstitucio delegas al la federal registaro nur limitan nombron de povoj, kaj eksplicite ilin listigas. La deka amendo de la Akto de Rajtoj plue emfazas, "La povoj, nek delegitaj al Usono per la Konstitucio, nek malpermesitaj per ĝi al la Ŝtatoj, restas rezervitaj al la Ŝtatoj, aŭ al la popolo." Kiel tion pli klare deklari? La deka amendo devas esti tatuita sur la mano de ĉiu politikisto.o
Decidoj devas esti faritaj sur la plej eble malalta nivelo de registaro. La federala registaro devus decidi nur naciaj (strikte definite) problemojn (ekz. monon, defendadon, eksterlandajn aferojn), ŝtatoj devus fari la plejparton de la leĝoj, kaj urboj devus decidi (aŭ ne) la regulojn por ĉiutaga vivo, ekzemple ĉu permesi alkoholon, pornografion, aŭ piroteknikaĵojn en la komunumo. Subsidiarity havas gravan rezulton: vi povas ĉiam voĉdoni per viaj piedoj. Se demandoj traktiĝus sur tro alta nivelo, ne estus diverseco de eblecoj, kaj kien vi povos iri? La registaro havus monopolion.
Teorie, libertarianistoj ne devus ĉagreni pri kiel liberaj individuoj en malgranda komunumo elektas vivi. Puritana Protestantoj, Kvakeroj, travivistoj, komjunaj hipioj, plat-teristoj, kaj aliaj alternativuloj devas esti libere por organizi siajn komunumojn. Praktike, libertarianistoj ofte forgesas subsidiarity kaj propagandi sian filosofion de individua libereco ankaŭ kiel vivmaniero. La Objektivistoj pro tio famaĉas, farante el individuismo preskaŭ religion. Bone, sed por klasikaj liberuloj ankaŭ estas bone libere elekti vivi komune kun multaj reguloj.
La povoj decidi, plenumi, kaj interpreti leĝojn estas apartigitaj inter tri organizoj. Sur la landa nivelo la organizoj estas Kongreso, la Prezidento, kaj la Superega Kortumo, kun analogaj estaĵoj sur la ŝata kaj loka niveloj Teorie, la tri organizoj konkurentas ka limigas la povon de unu alia, sed praktike ĉiu volas regi, kaj la rezulto estas sintrudanta aŭtokrato: pork-barrel politics kaj pli altaj impoŝtoj, rego per dekreto, ne regulitaj regulistoj, kaj juĝista aktivismo. Tiuj lastaj du fenomenoj estas aparte ĝenaj, ĉar la regulistoj ne estas respondecaj per voĉdono.
La tuta registaro devas esti elektitaj ofte kaj kontrolita kontinue. Neelektita regulaj agencoj aŭ aliaj burokratarjo estas nesufiĉe respondeca, kaj sendube devios de la bezonoj de la popolo.
|
La ttt-ejo membras en Politika rondo. [ Posta ] [ Antaua ] [ Hazarda ] [ Listigu ] [ Aldonu ] [ Redaktu ] |