
|
La natura progresado estas ke Registaro gajnas teritorion kaj Libereco cedas.
--Thomas Jefferson
|
Rajtoj ne malaperas subite kaj rimarkeble, sed malrapide kaj ofte subtile. La prezo de demokrateco estas eterna viglo, sed ne ĉiuj homoj viglas ĉiam, kaj la plej multon ne ĝenos vidi, ke kelkaj liberoj eroziiĝas kaj eĉ malaperas. Tiu nesurprize rezultas el la kutimaj malfortaĵoj de homa naturo:
|
Eterna Viglo estas la Prezo de Libereco. --Thomas Jefferson, enskribita sur la domo de la Naciaj Arkivoj
|
Demokratio taksiĝas per kiel ĝi traktas siajn minoritatojn, sed oni bezonas grandan energion kaj volon por defendi la rajtojn de aliaj grupoj kun kiu oni ne simpatias. La Holokaŭsto estis ne aberacio, sed ripetiĝas ĉiutage ĉirkaŭ ni pli malgranda skale.
|
La sola, kiun ni timu estas Timo mem. --Franklin Delano Roosevelt
|
Timo estas la plej interesa kialo de la erozio de rajtoj, ĉar la aliaj kialoj estas, se ne respektindaj, almenaŭ raciaj kaj kompreneblaj. Timo estas tre ofte malracia, bazita sur distordoj de percepto kaj juĝo de la probableco de minaco. Homoj evoluiĝis vivi en bandoj de ne pli ol cent individuoj, neniam kuraĝante iri malproksime de siaj ĉirkaŭaĵoj, do iu informo pri eblaj minacoj estis rilata kaj koncerna; informo estis malabunda, kaj la minacoj estis realaj kaj proksimaj al hejmo. Nun, nia hiperviglo estas kontraŭproduktiva: nia heredo lasas nin malbone pretita filtri novaĵraportojn pri malproksimaj naturaj katastrofoj, krimulaj ago, teroristaj bomboj, epidemioj, aŭ maloftegaj kuriozaj akcidentoj (ekz. aviadilaj kraŝoj). Dumtagaj televisiaj parolprogramoj konkurentas porti al ni la plej terurajn historiojn, ĉiuj tute malrilataj. La parazita timvendanta klaso kiu ricevas sian monon kaj povon per komercado en timo (ekz. tropopolateco, enmigrantoj ŝtelas laborlokojn, detruado de familiaj valoroj, danĝeraj varoj por konsumantoj, genetike ŝanĝitaj manĝaĵoj) ekspluatas le gazetaron por disvastigi sian mesaĝon de pereo al ĉiu loĝĉambro, subtenanta la kolektivan nivelon de adrenalino ĉiam maksimuma. Se vi vere volas ekscii vian probablecon de morto per iu minaco, rigardo la statistikon de la Nacia Konsilio de Maldangereco.
|
Ekzistas neniuj solvoj, nur kompromisoj. --Thomas Sowell
|
Kelkaj voĉoj de rezono penas restaŭri perspektivon, sed kompreneble, bonaj novaĵoj estas neniuj novaĵoj. En lando de la grandeco de Usono, malprobeblaj eventoj okazas ĉiutage, kelkaj el ili malbonaj. En Hoodwinking the Nation, Julian Simon klarigas kiel el malbonaj novaĵoj fariĝas perceptita krizo, kaj kiel bone aferoj vere estas, kaj pliboniĝas.
Aŭskultu Barry Glassner, aŭtoro de Culture of Fear: Why Americans Are Afraid of the Wrong Things, ĉe Talk of the Nation.![]()
Aŭskultu diskuton pri 'indeksoj de feliĉeco' ĉe Talk of the Nation.
|
La tempo gardi kontraŭ korupto kaj tiraneco estas antaŭ ili nin kaptis. Estas pli bone forteni la vulpon de la gregejo ol fidi forpreni liajn dentojn kaj ungegojn post lis jam eniros. --Thomas Jefferson
|
Por vidi kiel liberoj eroziiĝis post la fondado de Usono, oni povus demandi kiel iu antaŭ jarcento rigardus la nunan situacion. Unue, li surprizegiĝus pri la grandega kresko en registaro sur ĉiuj niveloj, sed aparte de la federala registaro. En lia tempo, la hodiaŭa feŭda nivelo de impostado farus tumultojn kaj ribelon. Li rimarkus la rektan limigon de sana libereco, kiel la rajto enmeti en via korpo ion-ajn, kion vi volas, malgraŭ aspirinon, morfinon, tabakon, aŭ mariĥuanon. Kaj li surpriziĝus pri la federaligado de leĝo, konduke al la nuna federala malliberejon-konstruado, ne kapabla plenumi la mendadon, kaj la dua plej granda kvanto laŭ popolateco de ĉiuj landoj en la mondo. Sed la plej nekredebla al vizitanto el la pasinteco estus ke, kun tia mirakla kreskado en prospero, nin ankoraŭ regas timo kaj suspekto al libereco, la libera merkato, kaj la estonteco.
|
Ĝenerale la arto de registaro konsistas el prenado de kiel eble pli multo da mono el unu klaso de civitanoj por donadi al alia. --Voltaire
|
Ĝis 1937, dum la unuaj 150 jaroj de sia ekzisto, Usona registara elspezado estis malpli ol 10% de la nacia ekonomio. En 1937, kun ege pliigitaj povoj, Kongreso komencis feston de elspezado kiu kun tempo nur kreskis. Post 1937, dum milito kaj paco, dum ekonomia recesio kaj pliiĝo, sub Demokratoj kaj Republiknoj, registara elspezado kiel procento de la ekonomio nur pliiĝis, ĝis hodiaŭ ĝi estas preskaŭ 35%.
Kunvena pravigo estas ĉiam disponebla, kiel iu kun kreditkarta problemo ĉiam havas bonan kialon por ankoraŭ unu acetaĵo. Pli forta armio, pli altaj salajroj por instruistoj, pli da polico sur la stratoj, nova kosma stacio, Milito Kontraŭ Malriĉeco...neniam mankas bonaj ideoj por elspezi monon. Ve, kiel diras Thomas Sowell, 'Ekzistas neniuj solvoj, nur kompromisoj,' do pli da elspezado sur videblaj registaraj programoj malplenigas la poŝojn de milionoj da nevideblaj, ordinaraj homoj. Ili estas tiel malpli libera por sekvi siajn individuaj revojn de feliĉeco, kaj atingi siajn bonajn celojn.
Logike, donite la ĉiam-kreskantan rolon de la registaro en la ekonomio, imposta Libereco-Tago, la tago kiam la tipa civitano sufiĉe laboris por pagi la impostojn de la jaro, venas pli kaj pli malfrue. En la jaro 2000, ĝi estis la 3a de Majo.
|
La arto de impostado konsistas de tia plukado el la ansero por havigi kiel plej multe da plumoj kun kiel malplej da siblado. --Jean-Baptiste Colbert
|
Impostado havas multajn insidajn rezultojn. Krom la morala demando pri prenado monon perforte el kaj aĉetanto kaj vendanto, impostado faras impostan kojnon inter aĉetanto kaj vendanto. Kelkaj aĉetontoj, kiuj ŝanceliĝis pri aĉeti uax ne, decidas ne aĉeti sub la pli alta kosto; same kelkaj vendontoj, kiuj ŝanceliĝis pri ĉu vendi aŭ ne (aŭ resti en la merkato aŭ ne!) decidas ne vendi por la malpliigita prezo. La bono de interŝango por ĉiuj estas perdita. Tiu "mortpeza kosto" al socio ankaŭ rezultas el alia altrudita registara regulado, ekz. la minimuma salajro kiu faras artefaritan kojnon inter alie volontaj aĉetantoj kaj vendantoj. Tiu kaŝita ŝarĝo de impostado estus pli videbla se labordonantoj uzus la Rajto Scii Salajro Formularo; unue proponita de la Mackinac Center for Public Policy.
La nuna usona sistemo de impostado spegulas iranta klasmilito, en kiu plejmulto ekspluatas malplejmulton, la riĉularon.
Frederic Bastiat nomis tiun "demokrata" situacion "laŭleĝa rabado" en sia fama eseo, La Leĝo. Por vidi kiel maljuste la imposta ŝarĝo restas sur la ŝultroj de la usona riĉularo, rigardu tiun paĝon de impostaj statistikeroj.
|
Forgesu pri drogaj mortoj, kaj akirema krimeco, kaj manio, kaj AIDS. Ĉiu paliĝas al malsignifo antaŭ la perspektivo frontanta al la liberalaj socioj de la Okcidento. La enspezo de la drogaj baronoj superas la usona defensiva buĝeto. Kun tiu financa povo ili povas korupti la instituciojn de la Ŝtato, kaj se la Ŝtato rezistas...ili povas aĉeti la armilaron por ĝin superpafi. Ni minaciĝas de reveno al la Malhelaj Epokoj. --antaŭa Kolumbia superkortuma juĝisto Gomez Hurtado
|
Unu el la malmultaj sferoj kie la Dekstro kaj Maldekstro povas akordi pri premdeviga maniero estas sana libereco, aŭ la rajto enmeti kion vi volas en vian korpon, bone aŭ malbonel. La vartema Maldekstro tion faras pro ĉagreno por la senhelpa individuo, la suspektema Dekstro por protekti socio el morala putrado. Ambaŭ kredas, ke iliaj celoj pravigas premdevigon anstataŭ persvadon, eĉ por la kosto de grandega pliiĝo de registara aŭtoritato kaj erozio de niaj konstituciaj rajtoj de parollibero, protektado kontraŭ malmodera serĉo kaj kapto, kaj garantio kontraŭ troa, kruela, aŭ malordinara puno. La Dua Amenda rajto porti armilojn ankaŭ minaciĝas, kiel drogmilitistoj penas senarmigi siajn kontraŭulojn, kaj ordinaraj civitanoj penas fini la sangoverŝadon.
La strida, hipokrita propagando soniĝas kave, kaj malgraŭ la kosto de miliardoj de dolaroj, malstabiligitaj latinamerikaj registaroj, sango sur usonaj stratoj, kaj rekorda nombro de civitanoj en malliberejoj, la prezo de drogoj daŭras fali dum la havebleco restas alta. Malgraŭ avertoj de "mariĥuana frenezo", usonanoj rigardas la uzon de mariĥuano akceptebla kaj benigna. Rigardu vian emocian reago kiam vi vidas drogan uzon en filmo de Holywood (la ebleco aperas sufiĉe ofte). Verŝajne, vi havas tolereme amuzite reagon kiam vi vidas ke oni fumas mariĵuanon, kaj verŝajne iom malpli pozitivan reagon vidi kokainon aŭ heroinon (kvankam eble pro malinklino al nadloj kaj naŭzo al enmetado de io en onia nazo). La propaganda milito malsukcesas.
Legu kion diras flegistino pri droga malpermeso. Eĉ la konservativaj ĵurnaloj National Review kaj la Daily Telegraph akordas. Aŭskultu diskuton pri la kreskanta influo de la Rusa mafio kaj la internacia Milito kontraŭ Drogoj.
Havigu la plenan tekston de la libroj de Peter McWilliams, inkluze Ain't Nobody's Business If You Do. McWilliams mortis antaŭ nelonge, ankoraŭ unu viktimo de la Drogmilito.Ironie, la Drogmilito sukcesas ĉe ĝi dua fronto. Advokatoj, la neelektita kvara branĉo de la registaro, atingas tion, kion oni ne povas demokrate kontraŭ la tabaka industrio. Kompreneble, por pagi la kostojn la tabaka industrio simple pliigas la prezon de cigaredoj, fakte imposto sur fumantoj, sen leĝo aŭ demokrata voĉdonado.
|
|
Se ekzistas unu minoritato, kontraŭ kiu ĉiuj usonanoj povas diskriminacii, ĝi estas krimuloj. Trairinte la linion kaj rompinte leĝon, krimulo iĝas pario, senigita je rajtoj kaj protektoj de civitaneco. En la kazo de krimoj kiuj ne aparte eksciti niajn emociojn, kiel blankkoluma krimeco, ni povas elekti punojn sufiĉe taŭgaj. Sed kiam iu kategorio da krimoj fariĝas emocia afero, ni perdas nian sencon de perspektivo kaj demonigas la farulojn, kaj ni faras pli severajn punojn kiuj povas esti longtempe kontraŭproduktivaj. Estas aparte sindetruema kiam pro timo al demonigita krima klaso ni malfortigas la fundamentajn rajtojn de kiuj ni ĉiuj dependas. Kelkaj taŭgaj demandoj pri nia sistemo de kriminala justeco:

|
Troa kaŭcio ne estos postulita, nek troaj monpunoj altruditaj, nek kruelaj kaj malordinaraj punoj truditaj.
--Oka Amendo al la usona konstitucio
|
Ĉi tie ne rekomendiĝas indulgemo, aŭ eĉ kompato aŭ rebonstatigo, kaj certe ne por perfortemaj krimulo. Malmultaj principoj devas esti respektitaj:
Aŭskultu bonegan diskuton pri polica miskonduto kaj la condiĉo de la sistemo de justeco ĉe Talk of the Nation.