La Usona Konstitucio: Eleganta Solvo

En aferoj de povo, diru ne plu pri konfido en homo, sed ligu lin el petolado per la ĉenoj de la Konstitucio.
--Thomas Jefferson

La Usona konstitucio estas unu el la plej elegantaj dokumentoj iam skribitaj, la fundamento plano de la plej maljuna kaj plej stabila demokratio en la mondo. Ĝi longas nur kelkajn paĝojn, sed la lando arkitektita per la aŭtoroj de la Konstitucio havas jam pli ol 200 jaroj novan prezidentan elekton sen interrompo. Dum tiu longa periodo, la Konstitucio amendiĝas tre malofte: dudek ses foje, se vi kontas ĉiujn amendojn, sed la unuaj dek estis unu aro, la Akto de Rajtoj, kaj la 18a estis malsukcesego revokita per la 21a. Inĝeniero nomus iun aviadilon, kiu flugas tiel longe kun tiu historio de sekureco, sukcesa dezajno.


Demokrateco estas kiam du lupoj kaj ŝafido voĉdonas, kion ili manĝu por vespermanĝo.
--P.J. O'Rourke

Kvankam ĉirkaŭ la mondo kaj demokrateco kaj la libera marketo gajnas teritorion, malmultaj komprenas ke demokrateco estas necesa sed malsufiĉa kondiĉo por prospera kaj pacema socio. Devas esti limoj al tio, kion la plejparto povas decidi, aŭ, eĉ pli bone, la registaro devas havi eksplicite listigitajn povojn. Tiu filosofio de delegita aŭtoritato estas unika al la usona konstitucio, kaj estas fundamenta al ĝia sukceso.


Libereco neniam originis el registaro. Libereco ĉiam originis el la regitaj civitanoj. La historio de libereco estas la historio de rezistado. La historio de libereco estas historio de limitado de registara povo, ne de ĝi pliigo.
--Woodrow Wilson

Bedaŭrinde, la Konstitucio estis tre malfortigita en 1937, kiam sub premo de Prezidenta Roosevelt la Superega Kortumo decidis fini striktan interpretadon de la Konstitucio kaj malĉeni la federalan registaron. Tiu eksperimenta ŝanĝo al la dezajno de la fundamenta leĝo montriĝas nun katastrofa eraro, permesanta grandega pliigo de parazita registaro. Jam estas la tempo reveni al la originala interpreto, kaj ĉiu usonano devas koni ĝin. Rimedoj kaj kopioj de la Konstitucio troveblas ĉe la Societo de la Konstitucio kaj ĉe La Administracio de Naciaj Arkivoj. La Cato Institute havas plurajn analizojn de konstituciaj demandoj, kaj ofertas uzindan ĉemizpoŝan Konstitucion por nur unu dolaro. Rigardu The Legal Times por la lastaj konstituciaj novaĵoj kaj distordoj.


(La Arkitektoj de la Konstitucio) sciis per vigla, persona sperto ke libereco dependas de efektivaj limigiloj kontraŭ la akumulado de povo en unuopa estaĵo. ... Registaro ne havas senlimita depostulon al la lukroj de individuoj. Unu el la ĉefaj principoj de natura leĝo estas la homa rajto al posedado kaj uzado de sia propraĵo. Kaj la lukroj de viro estas lia propraĵo tiel, kiel estas lia tero kaj la domo en kiu li loĝas. ...
--Barry Goldwater

Capitol Hill Web Ring
[Antaŭaj 5] [Antaŭa] [Sekva] [Sekvaj 5]
[Hazarda] [Listo] [Membriĝu]


WebRingHejmo - About - Privateco
Let Freedom Ring de allisonsapothecary
[ Membriĝu | Ringhejmo | Hazarda | << Antaŭa | Sekva >> ]