
|
Registaro ne estas rezono, ĝi ne estas elokventeco; ĝi estas perforto. Kiel fajro ĝi estas danĝera servisto kaj timinda mastro.
--George Washington
|
Kontraŭ malanimigitaj objektoj perforto estas (hamero), kontraŭ homoj ĝi ests pafilo. Oni pravas uzi perforton nur kiel lasta elekto en nur la plej (legitimate) kondiĉoj. Ekzemple, ĉu aborto devus esti legala aŭ mallegala? Legala aborto estas perforto kontraŭ la infano, mallegala aborto estas perforto kontraŭ la patrino. Ĉu ĝi estas murdo? Aborto estas certe proksime al murdo, kaj evidente maleleganta, kaj anoj de ambaŭ flankoj de la demando devas fari ĉion, kion ili povas por minimumigi la bezonon por aborto. Perforto estas la malo de libero. Kiam vi partoprenas en komerco spendante monon por produktaĵo aŭ serviso, vi uzas vian liberon kaj faras malgrandan elekton por tiu produkto kaj ĝia vendisto. Kiam la registaro prenas el vi impoŝtojn, estas apliko de perforto kontraŭ vi kaj malpliigo de via libero. La sola legitima uzo de perforto estas la defendo de propraĵo kontraŭ mallegitima perforto.
|
Estas bone esti la reĝo!
--Mel Brooks
|
Oni povas pardoneble konfuzi www.Whitehouse.gov kaj www.Whitehouse.com. Ŝajnas, ke estas homo reflekso sin turni al ekstera aŭtoriteto por solvi problemon, kaj lastatempaj prezidentoj estas tro preta ludi la rolon de reĝo, malgraŭ la usona konstitucio, laŭ kiu la Ĉefa Ekzekutivo de Usono devas esti kiel la ĉefa ekzekutiva oficero de granda firmao, kiu provizas limigitan kvanton de servisoj laŭ kontrakton kun kliento. Fakte, la usona prezidanto havas eĉ malpli da decidonfarantan povon ol CEO de firmao, ĉar lia rolo estas nur plenumi la decidojn faritajn de Kongreso, la reprezentistoj de la popolo. Eĉ pli ol siaj antaŭuloj, Clinton kutimiĝas regi per dekreto kun "ekzekutivaj komandoj por atingi siajn celojn. Usonanoj ne bezonas caron!!
Flag-bruligistoj kaj aliaj tiaj profanistoj estas vulgaraj, trivialaj, kaj pli bone ignoritaj. La plej malbona respondo estas por salvi la simbolon forĵeti la principojn kiujn ĝi reprezentas, speciale libera parolado. Neniu esprimis tion pli elokvente ol Roger Pilon en lia atesto antaŭ Kongreso. Optimiste, proponantoj de la amendo en Kongreso estas miscelitaj patriotoj, pesimiste, meminteresitaj politikistoj. Rigardu The Flag-Burning Page por plua informo.
|
Ĉar ili miskomprenis la tagiĝon kiel konflagracion, ke teologistoj tiel ofte estis la malamikoj de lumo.
--citita de Andrew D. White
|
Ni ne "glitrampas al Gomoro" kiel kelkaj usonaj konservativistoj ĝin priskribas, kun socio ne plu similanta al iliaj infanecajn memorojn. Ili volas, ke vi kredu ke socio rapide malpliboniĝas, malgraŭ religia vero nun estas pli disvastigita en Usono ol en iu alia tempo en historio, kaj la preĝejoj neniam estis pli forta. Pli rezona priskribo de la realaj ŝanĝegoj faritaj de teknologia progreso estas la libro The Great Disruption de Francis Fukuyama.
Ĉiu lando havas almenaŭ unu: Ross Perot kaj Pat Buchanan en Usono, Le Pen en Francio, Joerg Haider en Aŭstrio, Lebert en Polando, kaj Ĵirinovski en Rusio. Iliaj mesaĝo kaj metodoj estas la samaj: kontraŭ alilandanoj, kontraŭ globala komerco, semanta malamon kaj sputanta ekonomikajn erarpensadojn (ekzemple. libera komerco malhelpas lokajn laboristojn kaj pliigas senlaborecon). Darvinisto dirus ke longatempe Luditistoj kaj plat-teristoj estas mem-korektanta problema, sed mallongatempe ili povas damaĝi la prosperon de lando. En ŝia libro, Virginia Postrel, antaŭa redaktoro de Reason Ĵurnalo, priskribias tiujn "malamikojn de la estonteco".
Enuigitaj okcidentanoj kiuj neniam konis militon eble volos viziti People On War por rigardi el maldanĝera distanco. Liberaloj ŝatas diri, ke ni povus nutri la malsatulojn de la mondo se ni nur ĉagrenus. Fakte, ni povus, kaj ni devus kontribui: ekzemple, ĉiufoje vi viziti The Hunger Site, la sponsoroj pagos por manĝo por unu malsatulo. Sed instrui homon fiŝkapti, kaj li havos manĝaĵon dumvive--ni devas disvastigi la samajn principojn kiuj kondukas al prospero en la okcidento: konstitucia demokratio, individua libereco, sankteco de propraĵo, kaj la regado de leĝo.
La plej bona solvo al malsano estas prevento, kaj unu el la plej bonaj metodoj estas imunigado. Variolo estis la unua kaj sola malsano iam tute eliminita, sed nun iras projekto fari poliomjeliton la sekva. Malario mortigas pli ol miliono da homoj ĉiujare, la plejmulto infanoj, kaj AIDS minacas eĉ pli.
Dum la 20-a jarcento milito kostis milionoj da vivoj, la plej multe estis murdita aŭ pereis en artefaritaj malsategoj. Ne estas dubo ke la plej granda fonto de amasmortigado estas registaro, irone la institucio kies fundamenta celo estas protektado de la popolo. Kun monopolio de perforto, registaro estas la sola institucio kiu kapablas mortigi je skalo de milionoj aŭ eĉ deko de milionoj. Por malvarmaj, duraj statistikoj, legu Death by Government de R. J. Rummel aŭ viziti lian TTT-ejon pri demomorto de la 20-a jarcento.