Esperanto Eventoj

Sufiĉas da festivaloj ke oni povus pasigi la tutan jaron saltante el unu al la sekva, sed sube estas la tradiciaj tut-semajnaj eventoj plej interesaj al Eŭropeanoj.

La Universala Kongreso estas la jara kunveno de la Universala Esperanto Associo. Ĝi okazas en alia lando en ĉiu jaro. Kutime estas 3000 partoprenantoj.

IJK 2001 en Strasbourg La Internacian Junularan Kongreson aŭspicias la tutmonda Esperanto junulara organizo. La semajndaŭra festivalo okazas en alia loko ĉiu-jare, kutime kun 300-500 partoprenantoj.

La Internacia Seminario estas festivalo aranĝita per la Germana esperanto junularo dum novjaro ie en Germanio. Kiel en IJK, tipe partoprenas 300-500 junuloj

La Internacia Junulara Festivalo organiziĝas jare per la Itala esperanto junulara organizo. La semajndaŭra festivalo okazas dum Pasko en Italio, tipe kun 200 partoprenantoj.



Fotoj de IJK 1999 en Veszprem, Hungario La Internacian Junularan Seminarion aŭspicias la Hungara esperanto junularo. La evento okazas ĉiusomere en Hungario.

La Esperanto Kultura Festivalo. Aŭspiciita per la Skandinavaj esperanto junularaj organizoj, tiu semajndaŭra festivalo okazas dujare en iu Skandinava lando.

La plej kompleta listo de Esperanto eventoj troviĝas ĉe la Hungaraj esperantistoj. Rigardu la Esperanto Photo Gallery por trovi multe pli da fotoj de diversaj aranĝoj tra la jaroj.

IJK 1999 in Veszprem, Hungary Before the eclipse During the eclipse IJK Facilities Excursions Nightlife