1. La Lingva Problemo
  2. Ĉu Ĝi Vere Funkcias?
  3. Ofte Esprimitaj Kontraŭoj

Esperanto: Eleganta Solvo

Esperantio

I. La Lingva Problemo

La Eŭropa Unuiĝo havas dek unu oficialajn lingvojn, ĉiu egala, kaj la Eŭropa Komisio en Brukselo dungas preskaŭ 4000 homojn en sia tradukservo, aŭ 11% de sia personaro, pli ol kvar foje pli homoj ol eĉ la Unuigitaj Nacioj. Kvankam jam granda, la neceso pliiĝos geometrie kun la enkonduko de dek novaj landoj (ekz. Polando kaj Hungario) kies lingvoj idas de tute aliaj lingva familioj.

N^2 Connections

La bezonita kvanto de dulingvaj tradukistoj pliiĝas kun la kvadrato de la kvanto de lingvoj. Vi povas renkoni tiun n2-fenomenon kiel manifestaĵo de la ret-efekto.  Tiu forto, kune kun la pliiĝanta kontakto inter antaŭe isolizitaj popoloj, rapide kondukas la plejparton de la lingvoj de la mondo al formorto.

La evidenta solvo estas fari normon. Ĝi ne estus anstataŭo de estantaj lingvoj (pro memklaraj kulturaj kaj naciistaj kialoj) sed helpa dua lingvo. Kiel ĉiuj bonaj normoj, tiu helplingvo devus esti 1) simpla, tamen forta, 2) facila lerni 3) neŭtrala, ne favoranta kelkajn pli ol aliajn. Naciaj lingvoj malsukcesas ĉiujn tiujn testojn. Multe da planlingvoj estas proponitaj, kelkaj tre interesaj, sed nur unu sukcesis kiel internacia helplingvo. Taksiĝas, ke Esperanto havas 1-2 milionoj parolantoj, pro kio ĝi estas en la super 3% de la lingvoj de la mondo. Kiel dezajni idealan lingvon? Oni povus komenci ĉerizonplukante la plej bonajn trajtojn de jam estantaj lingvoj. Ekzemple, Esperanto pruntis (ŝtelis, se vi volas) tiujn trajtojn el la:

Sekve, vi farus kiel eble malpi da reguloj, tute sen esceptoj aŭ neregulaĵoj. Esperanto havas nur 16 ĉefaj reguloj, kun neniuj esceptoj. http://www.webcom.com/~donh/Esperanto/rules.html

II. Ĉu Ĝi Vere Funkcias?

Lerninta sis fremdajn lingvojn kun diversaj kvantoj da sukceso, mi povas diri ke Esperanto estas nekredeble facila. Post nur kelkaj horoj kun libro, mi jam povis paroli Esperanton preskaŭ tiel bone kiel la rusan post kvar jaroj en la universitato. Ne tute tipas (post la rusa, ĉio ŝajnas facila, kaj mi jam sciis iom da la hispana) sed tamen vi komprenas ke ĝi estas nekutime facila.

Kiel kelkaj aliaj planlingvoj, ekz. nuntempa hebrea kaj usona ĝestlingvo, Esperanto ĝujas vivantan kulturon proporcian al sia grandeco, kompletan kun arto, muziko, kaj literaturo, kaj originalaj kaj tradukitaj. La lingvo estas uzata ĉefe kvar-maniere: lokaj kunvenoj, la Pasporta Servo, korespondado, kaj internaciaj kunvenoj. Ĉiujare la "Pasporta Servo" eldonas adresaron de Esperantistoj volantaj provisi vin kun maĝaĵo kaj loĝejo, petanta nur ke vi parolu esperante. Ĉi-jara libro havas 945 nomojn en 76 landoj. La plejparto da Esperantistoj fari siajn kalendaroj ĉirkaŭ la multaj internaciaj festivaloj, each typically lasting a week.

III. Ofte Esprimitaj Kontraŭoj