1. Evolua Serĉado
  2. Kunevoluo
  3. Evolua Ludteorio
  4. Memreplikiĝantoj: La Veraj Ludistoj

Evolutionary Games


I. Evolua Serĉado

Tamen eleganta...

La evolua motoro--hazardo vario kaj natura elektado--estas serĉalgoritmo por trovi solvojn al adapta problemo. Kun sufiĉe da tempo, la solvo estas eleganta: araneaĵo, sesangul-ĉelita abelujo, aŭ birda flugilo. La solvoj de natura elektado povas iam ŝajni iomete dube elegantaj--la kamelo estas tiel malbela kaj malagrabla besto kiel vi povas trovi, kaj, kvankam multaj montras la homan okulon kiel ekzemplo de inteligenta dezajno, kion diri pri la difektiĝema homaj genuo kaj dorso? Bedaŭrinde, evoluo ne necese alvenas al la plej universe eleganta solvo; ĝi trovas solvojn ene de la limitoj de komencaj kondiĉoj kaj tempo: evoluo estas hazarda marŝo, ne salto, tra genetika spaco, tute blinda La homa besto evoluis el kvar-pieda besto; natura elektado povis uzi nur la materialon disponeblan. Eble post kelkaj milionoj jaroj ni iel evoluos por ne plu bezoni genuan aŭ dorsan kirurgion. Kaj la kamelo vere estas eleganta solvo al la problemo de deserta travivado, se ne poloa transporto.

II. Kun-Evoluo

Gena-Kultura-Vivmedia Kun-Evoluo

Ne nur genoj ludas rolon en evoluo: ankaŭ partoprenas memeoj, la plej malgrandaj unuoj de kultura informo, kaj ankaŭ la vivmedio ŝanĝiĝas. Ekzemple, iam primitivaj homoj ekpensis kuiri sian manĝaĵon, kaj la memeo disvastiĝis. Eble ili poste evoluis gene preferi aŭ eĉ bezoni ĝin kuiritan, rezultate ili tranĉis pli da arboj por fajrligno. Malrarbarigo povus tiam konduki al ŝanĝo en la disponebla manĝaĵo, kaj de bestoj kaj de manĝeblaj plantoj, kiu ŝanĝos la homan dieton, denove ŝanĝante premon sur la vivmedio.

Kelkaj malafabluloj opinias, ke evoluo nenien kondukas, ke ne estas objektiva progreso, ke Tempo povas havi sagon sed ne Evoluo. Kelkaj eĉ proponas, ke la evoluo de inteligenteco kondukas nepre al memdetruo per vivmediaj ŝanĝoj, kiu ŝajnas iom malsenchave pesimiste. Aliaj, kiel Robert Wright en sia libro Nonzero: The Logic of Human Destiny, havas preskaŭ religiosan senton ke evoluo nin kondukas ien pli alte.

III. Evolua Ludteorio

Dilemo de Malliberulo

Evoluo trovas gajnajn strategiojn al la ludo de vivo, kies sola celo estas maksimuma long-daŭra reproduktado. La klasika ekzemplo de ludteorio estas la Dilemo de Malliberulo, en kiu du viroj akuzitaj de kuna krimo estas aparte pridemanditaj. Ili havas du strategiojn: profesi senkulpecon (Kunlabori) aŭ konfesi (Perfidi). Se ili ambaŭ kunlaboras, ili ambaŭ ricevos mez-grandecan pagon (3 en la diagramo), kion oni komprenas kiel meza kvanto de tempo en malliberejo. Se ili ambaŭ perfidas, ili ambaŭ ricevos malgrandan pagon (1 en la diagramo), kion oni komprenas kiel multe da tempo en malliberejo. Se unu perfidas kaj la alia kunlaboras, la perfidinto ricevos grandan pagon kaj la stultulo ricevos nenion, signifante, ke unu liberiĝos kaj la alia pasos sian vivon en malliberejo. Se vi adicias la pagojn de ĉio el la kvar scenarioj, Kunlabori-Kunlabori donas la plej grandan sumon (6), kaj Perfdi-Perfidi donas la plej malgrandan (2). Kompreneble, por sia kuna bono, la du ludistoj defus kunlabori. Probleme, logike ili ne devas: pro tio, ke neniu ludisto scias, kion faros la alia, kaj ĉiu penas maksimumigi sian eblan gajnaĵojn kaj minimumigi siajn perdojn, ili kontraŭsence elektas Perfidi-Perfidi.

La problemo kun tiu logika scenario estas ke ĝi malofte troviĝas en reala vivo: la plejparto da homoj en simila situacio bonkondutus kaj elektus kunlabori. Ludoj estas ĝenerale ludita ne nur unufoje, sed multfoje. Se vi troviĝus en ripetita Dilemo de Malliberulo, vi verŝajne kunlaborus la unuan fojon, kaj poste bazi vian strategion de la pasinta konduto de la alia ludisto. Se vi kunlaborus kaj li vin perfidus, vi certe poste venĝus, eble kun plezuro. Se poste la alia ludisto komencus ludi pli afable, vi eble elektus lian malbonkonduton pardoni (sed ne forgesi). Se finfine montriĝus, ke la alia ludisto estus tuta malbonulo, ĉiam elektanta perfidan strategion, vi ne nur reagus malbone, sed verŝajne vi penus eviti lin tute kaj trovi alian pli agrablan kun ludi, lasinte la malbonulojn perfidi unu la alian. Ideale, la reputacio de ĉiu ludisto estus publike havebla, por vi havu antaŭan ideon de iliaj tendencojn eĉ se vi neniam antaŭe havis kontakton.

Evolua ludteorio antaŭdiras precize tiajn scenariojn, kaj la lertaj komputilaj turniroj de Robert Axelrod montris ke dum tempo la kunlaboremaj strategioj tendencas venki la perfidemajn strategiojn. Mutacioj kaj disrompoj povas intertempe re-enkonduki la negativajn strategiojn, do ludistoj povas voli havi reprezalian strategion pretan en sia poŝo, sed ili devas ankaŭ havi la kapablon pardoni kaj returni al agrabla, kunlaborema ekvilibro.

IV. Memreplikiĝantoj: La Veraj Ludistoj

La verja partoprenantoj en la ludo de vivo estas ne homoj aŭ aliaj organizmoj, sed genoj kaj memeoj, kiu estas nur du (gravaj) ekzemploj de memreplikiĝantoj. Se geno en unu rondo gajnas, organizmo portas ĝin al la sekva generacio. Iam geno konkurentas kontraŭ vivmedio (ekz. geno por malhela haŭto eble estas adapta proksime de la ekvatoro sed maladapta en la pli malvarma nordo), kiu ne estas tre interese, sed iam ĝi konkurentas kun aliaj genoj, kiam aplikiĝas ludteorio. Ripetante ludon senĉese evoluigos genaron kodantan la plej sukcesajn strategiojn. Ekzemple, homo havas genojn por kelkaj strategioj por rilatoj kun aliaj homoj, ekz. mortigi, ŝteli, komerci, helpi, petegi, cetere. Kiujn el tiuj strategioj homo elektas dependos de kiuj estas al li disponeblaj (ekz. malfortulo eble ne havos perfortan strategion) kaj la ĉirkaŭaĵoj (paca, stabila ĉirkaŭaĵo kun multaj kunlaboremuloj estas pli taŭga por kunlaboraj strategioj; necerta ĉirkaŭaĵo, kun multaj malbonaj perfiduloj atendantaj eblecon ekspluati, favoras negativan, almenaŭ risikon-malpliigantajn, strategiojn). En la kazo de homoj, povas esti ke strategioj troviĝas kune en kolektoj, ekz. ĝenerale kunlaborema, malfidema, ekspluatema, perfortema, ktp., kaj nia infaneca ĉirkaŭaĵo kondukas nin "elekti" longatempan, eĉ dumvivan, strategiaron. El tiu venus la komuna kompreno ke iu havas bonan karakteron (ema kunlabori) aŭ malbonan (ema perfidi).

Niels Bohr diris, ke se pensante pri kvantuma meĥaniko vi ne kapturniĝas, vi ne vere ĝin komprenis. Oni povas diri la saman pri memreplikiĝantoj. Ne homoj memreplikiĝas, sed genoj kaj memeoj; ni estas simple la konduko, la vehiklo.

Ne atentu la homon antaŭ la kurteno.