1. Kio?   
  2. Kial?
  3. Kiel?

Aplikoj de Evolua Psikologio



La Profeto diris, ke Vero deklaris
"Mi ne kashiĝas alte aŭ malalte
Nek en la tero nek en la ĉielo nek en trono.
Estas certeco, mia Amata:
Mi kaŝiĝas en la koro de la fidelaro.
Se vi min serĉas, serĉu en tiuj koroj."
--Maŭlana Ĝalaluddin Rumi

I. Kio Estas Natura?

EP proponas, ke kvankam multa homa konduto estas ŝanĝebla, ni ne estas senlime fleksebla: estas profunda strukturo, mensa skeleto, kiu donas formon al la menso. Pli bona kompreno de tiu strukturo helpos nin disvastigadi pozitivajn kondutojn kaj kontroli negativajn, kaj pli da homa fortuno devas rezulti.

Tre ofta sofismo, la naturalista sofismo, estas ke iu konduto estas natura, ĝi devas esti akceptebla, aŭ almenaŭ tiuj, kiuj proponas ke konduto estas natura sekve diras ke ĝi estas akceptebla. Estas sufiĉe facile refuti tiun sofismon--murdo, seksatenco, kaj rabo estas ĉiuj "natura" en la senco ke ili estas vivpovaj strategioj genetike koditaj en ĉiu homo, sed memevidente ili ne estas moralaj, kaj ekzistas senescepte alternativaj kunlaboraj strategioj. Al la grado ke strategio baziĝita sur la iniciato de perforto estas natura, oni devas ĝin kontraŭi kaj kontroli.

Ni komprenu, unufoje kaj por ciam, ke la etika progreso de socio dependas, ne de la imitado de la kosma procezo, apenaŭde forkurado de ĝi, sed en batalado de ĝi.
--Thomas Hŭley, Evoluo kaj Etiko

EP teorio antaŭdiras, ke problemoj aperos sed la homa besto estas adaptita al vivmedio sufiĉe alia ol la nuna, kvankam kiu estas "alia" povas esti malmemkomprenebla. Multaj trajtoj de moderna vivo, kvankam ŝajne ne simila al io en la pravivmedio, (ekz. la ludo kriketo), montras ke homoj ŝanĝas sian vivmedion ke ĝi pli bone taŭgu al iliaj naturoj; estas multe pli rapide ŝanĝi la vivmedion ol atendi miloj da generacioj dum niaj genoj evoluas kaj kuratingas.

II. Kial Homoj Faras Tion, Kion Ili Faras?

EP proponas la plej bonan paradigmon por klarigi la instigojn kaj kondutojn de 99% de homoj 99% de la tempo. Se vi volas kompreni la frenezulojn, kiel kial iu manĝis sian avinon kun keĉupo kaj ne sojsaŭso, via viro estas Freud. EP klarigas la formon de la homa psikologia pejzaĝo, kaj la aliaj psikologia fakoj povas klarigi individuajn detalojn. EP kaj ludteorio antaŭdiras kiuj strategioj estos kodita kaj kuj kiuj oftecoj, kaj ankaŭ sugestos kiujn strategiojn elektos homo en donita situacio.

III. Kiel Ni Devas Vivi?

En la ludo de vivo, en kiuj kondiĉoj emas elekti individuoj strategioj en la kategorio "kunlabori" (ekz. obei regulojn, doni almozon, ludi la rolon de bona samaritano, montri kardinalajn virtojn? En kiuj kondiĉoj ili elektas "perfidi" (ekz. perfortaj, parazita, trompemaj) strategioj? Evolua psikologio kaj ludteorio sugestas ke la ideala luda medio havos certajn trajtojn, kiel

Pluigita Dilemo de Malliberulo

Tiu solvo al la Dilemo de la Malliberulo aspektas kiel moderna Finlando aŭ Hongkongo. Ĝi ne tre similas al Rusio, Kolombio, aŭ Nigerio.

Nek kolektivistaj formikoj, nek solemaj orangutanoj, sed ie inter, la homa besto estas pli gregema ol la aliaj primatoj. Ĉiu bezonataj instinktoj estas enprogramitaj, se ni nur povas kompreni niajn naturon kaj vivi kun ĝi akorde.