
|
Mi penadis senĉese ne moki, ne prilamenti, ne malestimi homajn agojn, sed ilin kompreni. --Baruch Spinoza
|
| Periodo (jaroj a.K.) | Specio |
|---|---|
| 100 mile | Moderna Homo Sapiens |
| 28 - 200 mil | Neanderthal |
| 0.1 - 0.8 miliono | Arkaika Homo Sapiens |
| 0.1 - 1.8 miliono | Homo Erectus |
| 1.2 - 2 miliono | Australopithecus Robustus |
| 1.6 - 2.5 miliono | Homo Habilis |
| 1 - 2.6 miliono | Australopithecus TD |
| 2.3 - 3 miliono | Australopithecus Africanus |
| 3 - 3.5 miliono | Australopithecus Bahrelghazili |
| 3 - 3.9 miliono | Australopithecusc Afarensis |
| 3.9 - 4.2 miliono | Australopithecus Anamensis |
| 4.4 miliono | Homedoj eliras el simioj |
Tiu lasta punkto estas ŝlosila, kaj kontrastas kun la opinio reganta en la 20a jarcento, ke la homa besto jam evoluis preter la influo de besta instinkto, ke novnaskita bebo estas tabelo blanka preta por kultura surpremado. Kompreno de niaj imanentaj, dratitaj mensaj meĥanismoj estas gravega por kompreno de homa instigo kaj la plej probablaj fontoj de kaj solvoj al la urĝaj problemoj de socio.
La periodo de tempo dum kiu la homa besto evoluis estas stuporiga, preter nia intuicia compreno. Kvankam la homa besto jam ekzistas antaŭ tre longe, nur lastatempe iĝis aferoj interesaj. Ĝis la fino de la lasta glacia epoko, antaŭ nur de mil jaroj, ni estis tute ĉasista-kolektista speco, kun fajro, ŝtono, kaj ligno niaj solaj teknikoj.
| Periodo (jaroj a.K.) | Homa Agado |
|---|---|
| 1200 | Fera Epoko |
| 3000 | Bronza Epoko |
| 6500 | Kupra Epoko |
| 8500 | Malsovaĝigado de plantoj kaj bestoj |
| 10,000 | Neolitika Periodo: fino de la plej lastatempa glacia epoko |
| 1 miliono | Unua uzo de regita fajro |
| 2.6 miliono | Unuaj ŝtonja iloj |
Subite (tuj, evolue tempskale), homoj troviĝas ne en la malgrandaj de ĉasist-kolektistaj bandoj de la MEA en la moderna kontora medio, kie tia konduto, kiel nekaŝitaj seksaj montroj kaj maĉado de kruda bestaĵo kun malfermita buŝo, estas ne nur malĝentila, sed povas onin konduki al malliberejo, aŭ almenaŭ al trejnado por sentivo. Bone aŭ malbone, ni restas genetike neŝanĝitaj post niaj tagoj en la MEA, kaj ankoraŭ konservas la saman aron de traktadaj strategioj.