|
|
|
Ni eksciu, kiel alten ni povas flugi ĝis la suno fandos la vakson en niaj flugiloj.
--Subrahmanyan Chandrasekhar
|

En tanco aŭ en la luktartoj, eleganteco estas minimuma movo kun maksimuma rezulto. En matematika pruvo aŭ komputila programo, eleganteco estas la minimuma kvanto da manipuloj por atingi la solvon kun maksimuma klareco. Inĝenieroj penas uzi kiel malplej da materialo kaj minimumigi la kvanton da movantaj partoj; duktglubendo ne estas eleganta solvo, krom por la glubendado de duktoj. Kiel eleganta teorio, eleganta solvo rekoniĝas per sia koncizeco de difino kaj povo de klarigo. La plej kompleksaj ludoj havas la malplej da reguloj, kiel ankaŭ la plej dinamikaj socioj.
|
Ĉi tiu letero estas tre longa, ĉar al mi mankis la tempo por ĝin mallongigi. --Blaise Pascal en Provincial Letters, 1656
Dezajnisto scias, ke li atingis perfektecon ne kiam restas nenio por aldoni, sed kiam restas nenio por forpreni.
--Antoine de Saint-Exup'ery
|
Kelkaj homoj havas instinktan antipation al elegantaj teorioj; Reduktismo estas epiteto ofte aŭdita. Sed simplaj fundamentaj veroj neniel malnobligi la rezultantan kompleksan belecon. Reduktinte kompleksan fenomenon al sia esencajn verojn, oni povas reversi la procezon kaj sintezi ion novan, kun informita kreivo.
Elegantaj solvoj ne estas trovitaj en unu paŝo, sed tipe evoluas dum multe da cikloj de kreiva pensado kaj kritika juĝo. Nur en libera kaj malfermita socio povas popolo libere novenkonduki, libere esprimi siajn opiniojn, kaj libere elekti.
|
|
La ttt-ejo membras en Politika rondo. [ Posta ] [ Antaua ] [ Hazarda ] [ Listigu ] [ Aldonu ] [ Redaktu ] |