Also Elegant

Kritika Pensado

La evolua motoro konsistas el du partoj: hazarda generado de variadio, kaj aprecado de ĝi laŭ iu kriterio. Por biologja organismo, la procezo de mutaciado kaj diferenca travivado nomiĝas Darwinismo aŭ natura elektado, por komerco ĝi estas novenkondukado kaj profito en la libera merkato, kaj por ideoj ĝi estas la hipotezo kaj provado de la scienca metodo. En la unuaj du kazoj, naturo faras la aprecado, sed en la tria responsas homoj per analizo kaj debato. Unu el la plej grandaj barieroj kontraŭ atingo de vero estas la malfacileco por niaj simiaj cerboj pensi logike. Feliĉe, la plej kutimaj logikaj kaptiloj kaj penseraroj estas nomitaj kaj katalogitaj:
Rigardu Flame Warriors de Mike Reed por amuza aro de diskutforumanoj kiuj uzas kaj misuzas la suprajn penserarojn. Mathematics and Knots Exhibition

Ŝnurteorio

Unue en homa historio, fundamenta kompreno de la naturo de la universo estas atingebla. La homa genomo estas mapita, komputila scienco nin kondukas al novaj komprenoj de informo kaj konscio, kaj Ŝnurteorio promesas unuigantan Teorion de Ĉio. La matematiko estas timiga, sed vi povas legi pri ĝi amatore ĉe la Official String Theory Web Site (kiu elektis ilin?), la String Theory Home Page, aŭ About.com's materialo pri Ŝnurteorio ĉe About.com. The Elegant Universe de Brian Greene estas bonega libro pri la temo. Rigardu interesan MPEG-video de faldanta ses-dimensia Calabi-Yau figuro ĉe la Calabi-Yau hejm-paĝo.


Open Source

Tŭ
Kelkaj homoj diris al mi, ke ili ne kredas ke dika pingveno vere enkorpigas la gracion de Linŭ, kiu diras al min, ke ili neniam vidis koloran pingvenon sturmantan al ili pl rapide ol 100 majlojn hore. Se jes Ili pli atentus siajn rimarkojn.
--Linus Torvalds
La movado Malfermita Fonto estas fascina eliĝa fenomeno. Kial homoj volonte doni nekonteble multe da horoj de sia tempo al projekto por neniu mono aŭ eĉ rajtoj al propraĵo? Ĉu ĝi estas kontraŭ-ekzemplo al la neceso de fortaj rajtoj al propraĵo kiel antaŭkondiĉo por socia sukceso? Laŭ Eric Raymond, en sia klasika Homesteading in the Noosphere, ni tion faras por reputacio la la komunumo. Homo havas dratitan instinkton subteni sian reputacion per donacado. Antaŭe, kaj en kelkaj socioj ĝis hodiaŭ, fortuna ĉasisto dividis sian mortigaĵon kun la tribo. La pliiĝo en lia reputacio estis kiel mono en la banko, por kiu li povis poste ricevi favoron. Kun forta bazo en homa psikologio, ekonomio, kaj teknikoj de softvara disvolvigado, la Malfermita Fonto metodo aspektas kiel la privetinda ĉevalo--investistoj en lastatempaj Linŭ IPOs evidente akordas.

Vi povas legi la verkoj de Raymond ĉe la supre menciitaj ligoj, aŭ aĉeti ĉion en lia lastatempa libro The Cathedral and the Bazaar, aŭ legi aliajn vidpunktojn en Open Sources: Voices from the Open Source Revolution.


Kelskaj psikologistoj teorii, ke ekzistas iu kontraŭ-dominada instinkto, kiu kondukas al indigno al sukcesaj ĉasistoj ne sufiĉe malavaraj. Tiu klarigus la malamo de la Malfermita Fonto movado al Bill Gates, kaj lia lastatempaj videblaj donemaj penoj.



La Horloĝo de la Longa Nuno

Vojaĝante per trajne tra Eŭropo, oni ne povas ne rimarki ke la centra konstruaĵo de ĉiu urbo estas la preĝejo. En la grandegaj urboj, kiel Pariso or Kolonjo, la katedraloj estas simple stuporigaj: ili representas la homan deziron por la dia, la Veron. En modernaj tempoj la serĉadon por vero kondukas scientistoj kaj kleruloj, kaj kvankam ne ĉiu urbo povas havi universitaton, la plej granda konstruaĵo devas esti la biblioteko. Homa intelekto sola ne dividas nin el niaj kuzoj la simioj--dum centoj da jarmiloj ni vivas malmulte pli bone ol ili. Nur la akumulo de scio dum tempo levigis nin, kaj ni devus tion agnoski kun respekto. La projekto La Horlogo de la Longa Nuno celas krei kaj tian bibliotekon kaj jarmilan horloĝon, por pliigi nian konscion pri tempskaloj pli granda de tiuj, pri kiuj ni evoluis pensi, kaj nia senso de respondeco al la estonteco. Legu pri la projekto en la libro de Stewart Brand The Clock of the Long Now.

XML kaj UML

"Beleco estas vero, vero beleco", kaj EXtensible Markup Language (XML) kaj la Unified Modeling Language (UML) estas lingvoj de vero krom estante elegantaj kaj belaj mem. Estis multe da nekompatibilaj kaj konkurentaj metodoj por representi informon, sed ĉi tiuj nova Esperantoj de informo ebligos novajn nivelojn de la priskribo, kapto, kaj divido de scio.

Genuseĝoj de Stokke

Stokke genuseĝoj estas eleganta solvo por la laborspaca problemo, tre indaj por tiuj, kiuj pasa signifa fraktio de vivo kun okuloj celitaj al komputila ekrano duonmeto for. Norvega Peter Opsvik dezajnis seĝon por la homa korpo, kiu ne estis dezajnita por seĝoj. Pretiĝu por prezŝoko.